![]() |
![]() |
|
|
|
![]() |
PRAULO |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
![]() |
||||||||||
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|
En la aŭstra Galicio la pola lingvo estis ĝenerale instruata en lernejoj, dum en la prusaj Grandpolio kaj Silezio estis malpermesite al infanoj interparoli pollingve dum paŭzoj. Pro pollingva recitado de preĝo infanoj en Września estis batataj, kaj Nepomucena Piasecka (de hejmo Rajewicz), la parencino de Eduardo, estis juĝe kondamnita, pro ilia defendado. Kiam en renaskiĝinta Pollando oni komencis organizadi polan lernejsistemon en Grandpolio, Supra Silezio kaj Vistula Pomeranio, Bronislava Knobloch tuj iris al Silezio kaj Mikaelo Knobloch al Września, por ebligi al polaj infanoj instruadon en la gepatra lingvo.
Ni konsciis, ke ie en la mondo vivas multego da
niaj foraj kuzoj, kiuj por ĉiutago parolas aliajn lingvojn kaj dimanĉe preĝas
en alikonfesiaj preĝejoj. En 1976 Eduardo komencis registri genealogion de
niaj prauloj. Nun, kiam en la tuta mondo populariĝis Interreto, ni decidis
pere de ĝi trovi tiujn forajn gekuzojn kaj kune vagadi spure de niaj komunaj
prauloj. Informoj pri gentoj de niaj komunaj prauloj troviĝas ankaŭ en niaj
ceteraj retejoj: Foraj Kuzoj el Eŭropo
http://worsten.org , Alleum http://alleum.org
kaj Worsten http://gento.worsten.org .
En nia retejo Eŭroponto http://europonto.org
vi trovos informojn pri Eŭropa Komunumo, en kiu vivas diversaj branĉoj de niaj
gentoj. Niaj prauloj interrilatadis en siaj hejmoj pole, germane aŭ ĉeĥe.
Kune ili povas estis difinataj nur kiel Eŭropanoj. Tial sur niaj retpaĝoj
senĉese flirtas flago de la unuiĝanta Eŭropo.
|
Aktualigo: aprilo 2008 |
|
Kodado: unikodo UTF-8 |
|
|
Aktualizacja: kwiecień 2008 |
Napisz do Wandy i Edwarda |
© Edward Wojtakowski 2005 |